Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) 19-25.05.2012

Tranoktado


Por la kongreso LKK kaj la Esperanto-urbo ofertas bonajn kaj favorprezajn tranokteblojn.

Hoteloj:

1. Hotel Englischer Hof (kvarstela, kun matenmanĝo)
Ĝi troviĝas proksime al la lago kaj la urbocentro. Ĝi estas 900 m-ojn for de la kongresejo (12 minuta piediro). La tuta hotelo dum la kongresa semajno estas je dispono por Esperantistoj. La hotelo havas kelkajn ĉambrojn, kiuj taŭgas ankaŭ por kunsidoj, prelegoj, prezentadoj. La restoracio de la hotelo estas rekomendinda.

2. Hotel Schulze (tristela, kun matenmanĝo, ĉambroj je dispono nur ekde 21a de majo)  
Ĝi troviĝas ĉe la piedo de la kastela monto, apud la aŭtovojo n-ro 243 (al Osterode), 900 m-ojn for de la kongresejo (12 minuta piediro). La restoracio estas konata kaj ŝatata pro tradiciaj germanaj pladoj kaj bierĝardeno en la korto.

3. Ferioloĝejoj (grandaj familiaj domoj kun kelkĉambraj apartamentoj, sen matenmanĝo)
Ili estas dise en la tuta urbo je ĉ. 300-1500 m distanco de la kongresejo (t.e. 5-25 minuta promenado).  La ĉambroj estas komfortaj, hejmecaj, apartenas al ili banĉambro kaj ekipita kuirejo, do ili taŭgas por geedzaj paroj, amikaj grupetoj (ĉ. 2-8 personoj), kiuj povas tie prepari matenmanĝon aŭ/kaj varmigi, kuiri manĝaĵojn por si mem.

Pluraj favorprezaj komfortaj feriodomoj estas en ĉ. 5-9 km distanco, en la antaŭurbaj vilaĝoj de Herzberg, ekz. en Lonau, Sieber kaj Scharzfeld. Ni rekomendas tiujn al kongresanoj, kiuj alvenos per propra aŭto. Scharzfeld estas atingebla per aŭtobuso (direkto Bad Lauterberg), kiu veturas ĉiuhore.  Dum la kongresa semajno funkcios specialaj kongresaj busetoj (proviziitaj de la urbo), kiuj veturigos senkoste la kongresanojn inter la tranoktejoj kaj la kongresejo. La veturado daŭros ĉ. 10-15 minutojn, do vi rapide kaj komforte atingos la kongresejon.

4. Kampadejo (por memzorgantoj, LKK ne rezervos lokon)
Du starlokoj por loĝaŭtoj, ruldomoj estas en la proksimeco:
1) ĉe la federacia strato 27 inter Gieboldehausen kaj Herzberg am Harz ĉe la rivero Oder (ĉ. 4,5  km for de la kongresejo)
2) ĉe la kampadejo (Schwimmbad / Campingplatz) en Herzberg-Scharzfeld, ĉ. 3,5 km for de Herzberg

IFK © 2011 LA-Arts