|
Atingeblo
Atingeblo
Herzberg (Koro-monto) signifas koran bonvenon! Herzberg situas meze de Germanio, ĉe la suda flanko de la Harz-montaro. En la montaro komenciĝas tuj najbare la Nacia Parko Harz kun vastaj arbaroj, antaŭ la montaro troviĝas karsta pejzaĝo kun montetoj, rokoj kaj kavernoj. Interesajn ekskursocelojn oni trovas ankaŭ en la proksimaj vilaĝoj, agrablaj feriolokoj: Sieber, Lonau, Scharzfeld kaj Pöhlde.
Por trovi la stacidomon, kongresejon, hotelojn, ktp. uzu la KONGRESAN MAPON, Ĝi estas speciale indikita mapo ĉe Google Maps.
Per aviadilo:
Proksimaj flughavenoj: Hannover, Paderborn, Halle/Leipzig, Berlin, sed nek Frankfurt aŭ Dortmund estas tro for. De ĉiuj flughavenoj Herzberg am Harz en Malsupra Saksio (Niedersachsen) estas bone atingebla per fervojo.
Per fervojo:
Por la planado, serĉado de horaro, kunligoj vi povas bone uzi la hejmpaĝon de la Germana Fervojo DB
http://bahn.de (en pluraj lingvoj).
Labortage post la 9a horo por regionaj trajnoj uzu "Niedersachsen-Ticket (bileto)".
Rekomendo por la semajnfino: favorpreza semajnfina bileto "Wochenendticket". (Tarifo 1: por 1 persono, tarifo 2: por 2-5 personoj, do kunveturantoj povas multe ŝpari.)
De la nordo tra Hannover, Kreiensen, Northeim. Eblas veni ankaŭ per ICE trajno ĝis Braunschweig Hbf (Hauptbahnhof=ĉefstacidomo), de tie per regiona trajno al Herzberg am Harz tra la haltejo Herzberg Schloss. (Vojaĝdaŭro de Braunschweig ĝis Herzberg estas ĉ. 1 horo kaj 17 minutoj).
De la sudo tra Kassel, Göttingen, Northeim. Vi povas veturi per ICE trajno ĝis Göttingen, de tie per regiona trajno tra Northeim (Han) al Herzberg am Harz. Foje estas rektaj trajnoj al Herzberg, foje necesas ŝanĝi trajnon en Northeim. (Veturdaŭro de Göttingen ĝis Herzberg estas ĉ. 42 minutoj, en kazo de ŝanĝo estas iom pli).
De la okcidento tra Altenbeeken, kaj Northeim.
De la oriento tra Dresden, Leipzig, Halle kaj Nordhausen. Per diversaj trajnoj ĝis Nordhausen, de tie per regiona trajno al Herzberg am Harz. (Veturdaŭro de Nordhausen ĝis Herzberg estas ĉ. 45 minutoj).
Atentu: Herzberg Schloss (sub la kastela monto) estas nur haltejo, kiu estas proksime al la urbocentro, piedira strato, ĉefplaco, ktp. LKK ne organizos akceptadon ĉe tiu haltejo, de ni rekomendas al vi veturi ĝis la ĉefa stacidomo Herzberg am Harz.
La kongresejo Restoracio Welfenhof "Artemis" estas en la t.n. stacidoma strato (Bahnhofstraße 3), nur ĉ. 300 metrojn for de la ĉefa stacidomo.
Per aŭto:
Herzberg estas facile atingebla de la aŭtoŝoseo A7 sur vojoj B243 kaj B27.
El la nordo: A7 ĝis la elirejo ĉe Seesen, kaj poste B243 ĝis Herzberg.
El la sudo: A7 ĝis la elirejo Göttingen Nord, de tie B27 ĝis Herzberg.
El la direkto Saksio-Turingio tra Nordhausen sur la vojo B243 ĝis Herzberg.
| |