Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) 19-25.05.2012

Ekskurso D1


Reen al Ekskursoj

EKSKURSO D1: Urborigardado kun ĉiĉeronado en Herzberg - la Esperanto-urbo, vizito al la kastelo, muzeo
(dimanĉo, 20.05.2012, 14:30-16:00)

Rakontoj pri loka historio, legendoj; vizito al la Welf-kastelo kaj al la kastela muzeo, kie estas ankaŭ Esperanto-ekspozicia ĉambro. 
Konatiĝo kun la Esperanto-vidindaĵoj en la Esperanto-urbo
Hejmpaĝo de Herzberg am Harz kun multaj Esperanto-paĝoj, aparta menuo por Esperanto.

Welf-kastelo en Herzberg am Harz
La kastelon mencias la unuan fojon dokumento de Henriko la Leono el la jaro 1154. La nuna kastelo estis rekonstruita post detruiga fajro en 1510. La kastelo estas kvar-ala konstruaĵo ĉirkaŭ meza korto. En la korto speciale allogas la kastela turo pro artaj ornamaĵoj laŭ la stilo Weser-renesanco. Ĝi estas la plej granda trabfakstila kastelo de Malsupra Saksio kaj grava konstruad-monumento.

La kastela muzeo prezentas plurajn valoraĵojn, estas ekspozicio pri la posedintoj, la Welf-familio kaj pri loka historio. La vizitantojn informas Esperantlingva komputila gvidprogramo. En alia parto estas prezentata arbarhistorio kaj forst-administrado en la Harz-regiono.

Esperanto-muzeo: Ekde decembro 2009 konstanta tereno estas je dispono por Esperanto-ekspozicioj kun informtabuloj en la germana, angla kaj en Esperanto. En la vitrinoj kaj informkesteto okaze de la 64a IFEF-kongreso Interkultura Centro Herzberg organizos ekspozicion pri fervojo.

IFK © 2011 LA-Arts