Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) 19-25.05.2012

Ekskurso D3-G


Reen al Ekskursoj

EKSKURSO D3-G: Duontaga ekskurso al Braunlage, Goslar per buso (ĵaŭdo, 24.05.2012, 14:00-18:00)

Estas aparta ĝojo veturi per buso tra la verdkolora Nacia Parko Harz dum la verda monato majo. Ni veturas tra la kuracloko “Kneipp-urbo” Bad Lauterberg, apud la akvobaraĵo “Oderstausee” al Braunlage.

Braunlage estas unu el plej famaj turismaj urboj en la montaro. Ĝi ne estas tro for de la plej alta monto Brocken. Dum la vintro oni povas tie skii. Granda glacisporthalo funkcias dum la tuta jaro. Dum la hela jarsezono venas multaj feriogastoj el tuta Germanio.

Ni daŭrigas la busekskurson tra “Torfhaus”. Tie ni haltas kaj povas vidi la plej altan monton “Brocken”.
Baldaŭ ni atingas Bad Harzburg en la norda parto de la montaro. Bad Harzburg estas unu el la plej famaj kuracurboj en Germanio. La kuracparko estas bele flegita. Per telfero oni povas veturi sur la monton. Bela akvofalo troviĝas en la proksimeco.

Post paŭzeto ni daŭrigas la ekskurson al Goslar. La urbo havas pli ol 40.000 enloĝantojn. Ĝi apartenis al Hanso, la mezepoka germana komercligo. Urbo Goslar troviĝas en la listo de la mondkulturheredaĵoj. Same la proksima „Rammelsberg“ (la plej historia kaj konata minejo de la mondo) estas registrita en la listo de monda kultura heredaĵo de Unesko.


En la urbocentro ni trovas multajn historiajn domojn. La mezepokaj domoj laŭ trabfakaj aspektoj elradias apartan pitoreskan scenejon. Nepre vizitinda estas la vere impona, granda konstruaĵo “Kaiserpfalz” (frua germana imperiestra palaco).
Promenante en la urbo rigardu ankaŭ la domon de la historia hospitalo. Hodiaŭ en ĝi troviĝas ĉarmaj butikoj kie la artistoj ofertas siajn varojn.

 

Grava turisma allogaĵo estas la “mineja sonorilludo” en la centra domo de la turisma oficejo. Je certaj horoj en la subtegmenta etaĝo aperas grandaj figuroj akompanataj de sonorila muziko.

Multaj allogaj restoracioj kaj kafejoj invitas al ripozado.
 

IFK © 2011 LA-Arts