Ekskurso T1
Reen al ekskursoj
EKSKURSO T1 – Harz-montaro, Wernigerode. Tuttaga ekskurso per etŝpura trajno (merkredo, 23.05.2012, 9:00-22:00)
Veturado okazos de Herzberg per trajno al Nordhausen, poste al Wernigerode, de tie per la etŝpura „Harzquerbahn“. La veturado tra la mezmontaro (ekz. al Ilfeld, Netzkater, Dreiannenhohne) daŭras preskaŭ tri horojn. Historiaj vaporlokomotivoj (kelkloke vi povas vidi eĉ du aŭ tri samtempe) certe varmigos la korojn ne nur de ĉiuj fervojistoj. En bonetosa kaj gaja, multnacia esperantistaro tio certe restos neforgesebla travivaĵo.
La fincelo de la kelkhora trajnekskurso estas la elstara mezepokstila urbo Wernigerode. La urbo havas pli ol 30.000 enloĝantojn kaj situas je alteco de 281 m super la marnivelo en la federacia lando Saksio-Anhaltio ĉe la nordorienta flanko de la mezalta montaro Harz, ĉe la piedo de Brocken, la plej alta monto de la montaro.
La unua skriba mencio de la urbo datiĝas el la jaro 1121. En 1229 ĝi ricevis urborajtojn. Grandajn detruojn la urbo suferis, ĉefe pro fajroj dum la Tridekjara Milito. De 1807 ĝis 1813 Wernigerode apartenis al la reĝlando Vestfalio, poste ĝi estis integrita en la novfonditan distrikton Osterwieck de la prusa provinco Saksio. La grafo Heinrich de Stolberg-Wernigerode plendis, kaj li atingis, ke en 1825 la urbo fariĝis distrikta sidejo. Jam dum GDR-epoko ĝi apartenis al la tiel nomataj ”prezentourboj” por gastoj el eksterlando. Laŭ la germana poeto Hermann Löns oni nomas la urbon “la bunta urbo ĉe Harz”. Cetere jam antaŭ la Unua Mondmilito troviĝis en Wernigerode la “Vilao Esperanto”. Kvazaŭ por GEA ĝi funkciis kiel aparta Esperanto-klerigejo kaj feriodomo.
Ĉefaj allogaĵoj krom la unika fervojo estas la belega urbodomo kaj la pitoreska kastelo sur la montopinto. Multaj butikoj invitas por aĉetado, se vi volas.
Post la kelkhora restado ni denove veturos per la etŝpura trajno reen al Nordhausen kaj de tie per normalŝpura trajno reen al Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo.
|