|
El la kongreslando 2
ICE: tri literoj, kiuj akiris Germanion
Trafiko de grandrapidaj trajnoj ICE (el angla: „InterCityExpress“) komenciĝis ĉe Germana Fervojo (DB) en junio 1991 el Hamburgo tra Hanovro, Frankfurto ĉe Majno kaj Stutgarto al Munkeno.
Antaŭ komenco de trafikado de tiuj novaj grandrapidaj veturiloj kun malsama konstrukcio kompare al 10 jarojn pli aĝaj francaj veturiloj TGV (el franca: „Train à Grande Vitesse“) pasis multaj jaroj da penegaj evoluigo kaj testado. La unuaj projektoj koncerne evoluigon de nova grandrapida veturilaro datiĝas jam de la jaro 1974. Pri ĝia efektiva realigo oni tamen komencis trakti ĉirkaŭ kvin jarojn pli poste, kiam gvidan rolon en la projekto transprenis la tiama Germana Federacia Fervojo DB.
Ĉu malrekta vojo estas pli efika?
Konstruon de unuaj pasaĝervagonoj oni komencis fine de 1983, kaj tuta prezenta kaj testada kombinaĵo kun du kapaj motor- kaj tri intermetitaj pasaĝervagonoj estis finkonstruata nur en la jaro 1985. Sekvis multaj testadaj provveturoj, traesplorantaj fidindecon de unuopaj konstruaj elementoj kaj tutecan solvon de la veturiloj. La kombinaĵo ricevis nomindikon ICE, kiu tiutempe signifis InterCityExperimental kaj pli poste ŝanĝiĝis al InterCityExpress. En kadro de provveturoj la 1-an de majo 1988 la trajno atingis rekordan rapidon 406,9 km/h.
La tuta procedo de evoluo simbole kulminis la 29-an de majo 1991, kiam precize je la 12-a horo en fervoja stacio Kassel-Wilhelmshöhe post mansignalo de la federacia prezidento Richard von Weizsäcker samtempe ekveturis 6 trajnoj ICE. La unua trafiko linia direktiĝis el Hamburgo al Munkeno ne rekte, sed cele priservi pli multajn lokojn, ĉirkaŭvoje tra Frankfurto ĉe Majno kaj Stutgarto. Tio tamen signifis bazan plirapidigon de la trafiko, ĉar veturtempo el Hamburgo al Stutgarto reduktiĝis je du horoj. Starton de la ekspluatado tamen akompanis ankaŭ infanmalsanoj. Tre ofte temis pri nefunkciado de necesejoj aŭ enirpordoj.
Eksprestrajnoj ICE atingis signifan plivastiĝon jaron pli poste, kiam ili ektrafikis ankaŭ sur linio el Hamburgo, respektive Bremeno al Munkeno sur rekta kurso tra Würzburg. Veturtempo inter la marhavena urbo kaj bavaria metropolo sekve reduktiĝis al nur 5 horoj kaj 59 minutoj. Ankoraŭ en la sama jaro aŭtune, ekde 27-a de septembro, komencis trafiki trajnkompletoj ICE sur kurso kunliganta Hamburgon, Frankfurton ĉe Majno kaj Baselon. Berlino estis al grandrapida reto ICE aligita en la jaro 1993.
La dua kaj tria generacioj
Komerca sukceso de 60 kombinaĵoj de la unua generacio ICE 1 signifis iom-post-iome mendon de pluaj kombinaĵoj kaj disvastigon de grandrapida reto ICE sur aliaj linioj en Germanio kaj al eksterlando. En la jaroj 1996 ĝis 1998 oni enservigis 44 duonlongajn kombinaĵojn de la dua generacio (ICE 2). Tiuj ĉi diference de ICE 1 havis nur unu motorvagonon kaj ĉe alia kapo stirvagonon. La kombinaĵlongo estas duona. Tiu ĉi koncepto ebligas kunligadon de du motorvagonkombinaĵoj kaj poste per ilia disigo en determinita stacio rektan trafikon al du diversaj trajnfinaj stacioj. Tiu ĉi avantaĝo estis uzata precipe ĉe trafikinterligoj el Berlino al Ruro-regiono, kiam unu trajno en sia lasta kursparto priservis Essen kaj Duisburg, kaj la alia traveturis al Wuppertal kaj Solingen.
Diference de la tipoj ICE 1 kaj ICE 2 estas konstruata tria generacio ICE 3. Ĉe ĝi oni ne uzas kapajn lokomotivsimilajn motorvagonojn, sed la trakciaj instalaĵoj estas distribuitaj en tuta longo de la kombinaĵo. Estas ankaŭ pligrandigita maksimuma rapido 330 km/h kaj la tipo estas destinita por grandrapida trafiko sur speciala linio el Frankfurto ĉe Majno (Hesio) al Kolonjo (Nordrejn-Vestfalio). Tiu ĉi estis malfermata en la jaro 2002.
Ĉiu pozitivo havas ankaŭ negativon
Grandrapidaj trajnoj ICE por DB ne signifas nur ĝojon kaj sukceson. Akompanis ilin vico da teknikaj problemoj, en pasinto kaŭzintaj diverslongan portempan eksservigon de multaj trajnkompletoj. La plej tragika estis en la jaro 1998 akcidento apud Eschede, kie pro kreviĝinta radringo la trajno eltrakiĝis, 101 pasaĝeroj pereis kaj pli ol cent personoj estis vunditaj. Malagrablaj estas ankaŭ iuj multe pli banalaj difektoj, kunligitaj en lastaj jaroj ekzemple kun iam nefunkcianta klimatizadinstalaĵo. Pro ripetiĝantaj difektoj preskaŭ bankrotis projekto de dizela tipo ICE-TD por kunligo de Dresdeno kun Nurenbergo, kaj Munkeno kun Lindau kaj Zuriko. Malgraŭ tiuj ĉi negativoj la trajnkompletoj ICE estas simbolo de dinamika evoluo de eŭropaj fervojoj.
Aldonitaj bildoj:
1. Frankfurto ĉe Majno: Ĉefaj germanaj urboj estas kunligitaj per trajnoj ICE, garantiantaj al pretendemaj vojaĝantoj rapidan veturon.
2. La trajnoj ICE simboligas komforton.
3. Grandrapidaj trajnoj ICE trovis sian klientaron.
Laŭ Železnièáø preparis Jindøich Tomíšek
Reviziis Heinz Hoffmann
| |