Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) 19-25.05.2012

Kongresejo


 Plurajn fotojn pri la kongresejo ni prezentas en la Galerio.

Situo:
La kongresejo estos la Restoracio Artemis (Welfenhof) en Herzberg am Harz (37412 Herzberg am Harz, Bahnfohstraße 3). Ĝi situas proksime, en nur kelkminuta promen-distanco al la stacidomo kaj ne tro for de la urbocentro, en bone atingebla parto de la urbo. En la tuja proksimeco troviĝas granda placo, kie regule okazadas urbaj festoj, pulbazaro, ktp. Apud la restoracio estas granda, senkosta parkejo por aŭtoj.

Ejoj:
En la greka restoracio estas granda salono kun ĉ. 200 sidlokoj kaj malgranda scenejo. Estas je dispono ankaŭ du malgrandaj apudaj ĉambretoj ekz. por estrarkunsido, libroservo.

Teknikaĵoj:
Estas uzeblaj ĉiuj teknikaĵoj bezonataj por prezentadoj, fakkunsidoj, kunvenoj (komputila projekciilo, interreto, laŭtigiloj, mikrofono, ktp.)
 
Servoj:
En la restoracio funkcias ankaŭ bufedo por aĉeti kafon, trinkaĵojn, manĝaĵojn. La menukarto estas havebla ankaŭ en Esperanto-traduko. En la ĝardeno allogas tabloj, seĝoj sub ombreloj por ekstera sidado.
 

IFK © 2011 LA-Arts