Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) 19-25.05.2012

Aktualaĵoj, informoj


AKTUALAĴOJ  DE  LA  64-a  IFK

Klubanoj kaj helpantoj de Interkultura Centro Herzberg atendas la IFK-partoprenantojn, preperas por ili multajn surlokajn surprizojn kaj alvokas al la uniformparado.

La LKK de la 64-a IFEF-kongreso komunikas kelkajn gravajn temojn rilate al la kongreso kaj informas vin pri novaĵoj:

Jen statistiko je la fino de la unua aliĝperiodo: 156  aliĝintoj el 21landoj (sato: 12.05.2012)
Laŭlanda statistiko: Aŭstrio 6, Belgio 2, Brazilo 1, Bulgario 7, Ĉeĥio 15, Ĉinio 2, Danlando 7, Francio 18, Ganao 3, Germanio 48, Hispanio 10, Hungario 7, Italio 8, Kroatio 4, Meksiko 1, Nederlando 1, Norvegio 1, Pollando 4, Rumanio 7, Slovakio 1, Slovenio 1.

1./ Komuna ILEI-IFEF-seminario: ILEI ofertos naŭ-sesian seminarion pri la arto kaj ebloj instrui Esperanton en fervojistaj rondoj. Ĝin gvidos la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill.Ĝi celas instruistojn kaj kursgvidantojn (aŭ –ontojn), ne nepre fervojistajn. Bv. aparte mencii vian partoprendeziron al LKK. Detalojn legu sub la menupunkto Provizora programo. 

Intervjuo kun Stefan MacGill, prezidanto de ILEI pri la jubilea kurso Esperanto 125 kaj pri ILEI-seminario dum la 64a IFEF-kongreso (19-25 majo 2012 en Herzberg am Harz)

2./ Uniformparado: Por forta kaj celkonscia publika merkato estas planate inviti televidstaciojn kaj vastan gazetaron. Pro tio estus tre okulfrape, se multaj partoprenantoj aperus en laŭlanda fervojista uniformo. Do ni alvokas niajn gekolegojn partopreni multnombre ĉe la uniformparado, eventuale en luita aŭ jam neaktuala vestaĵo.

3./ Tranoktado: Krom hoteloj LKK havas liston de lueblaj tranoktejoj en privataj domoj. Bonvolu indiki en via aliĝilo "ferioloĝejo”, se vi elektas tion. Tiukaze LKK proponos taŭgan tranoktejon laŭ la indiko pri alveno per trajno, propra aŭto ktp. La prezoj ne egalas en ĉiuj ferioloĝejoj. LKK provos serĉi por vi la plej taŭgan solvon.
ATENTON: ĉambroj ne plu estas haveblaj en Hotelo Schulze!

4./ Premio: Ni anoncas lotumadon inter la unuaj cent aliĝintoj. La premio, kiun la LKK disdonos, estas du skribiloj de firmao Faber Castell en leda skatolo kun DB emblemo. Ni esperas, ke tio invitas vin al frua aliĝo. La lotumado kaj la transdono de la premio verŝajne okazos dum la solena inaŭguro. 

IFK © 2011 LA-Arts