Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) 19-25.05.2012

Ekskurso D2-S


Reen al Ekskursoj

EKSKURSO D2S - Duontaga, per buso aŭ aŭto kaj piede (en mardo, 22.05.2012, 14:00-17:00)

Scharzfeld: La kastel- kaj fortikaĵruino Scharzfels idilie situas norde de la vilaĝo. Ŝtonpreĝejo estas la ununura malnovŝtonepoka kaverna trovejo en Malsupra Saksio. En frua kristana tempo oni ŝanĝis la Ŝtonpreĝejon al kristana kultejo kaj uzis ĝin tiel ĝis la 14a jarcento. Altarejo, predikejo kaj niĉo por sankta akvo originas en tiu epoko.

La groto - ekde 1762 havanta la nomon ’Einhornhöhle’ (Unukornulo-groto) – estas alloga ekskurscelo. Ankaŭ famuloj kiel Goethe kaj Leibniz vizitis la unikan lokon.
Ideo estas, ke ĝi havu multajn indiktabulojn en Esperanto. Ŝildeto ĉe la nova Unukornulo-monumento surhavas tekston en la germana kaj en Esperanto.
Iru sur la spuroj de la unukornulo kaj spertu interesan horon kun multaj informoj!

La hejmpaĝo de Einhornhöhle - Unukornulo-groto havas ankaŭ Esperantlingvan tradukon (far Interkultura Centro Herzberg)
Sur la hejmpaĝo bv. alklaki en la maldekstra menuo la vorton English (the cave) kaj iri ĝis la fino de la aperanta paĝo. Tie vi trovas inter la lingvoj Esperanton kaj povas malfermi la paĝon por legi pri la "Unukornulo-kaverno – alia mondo sube de la Harz-montaro, la mondo de la unukornoj, kavernaj ursoj kaj la neandertaluloj!"
 

IFK © 2011 LA-Arts