Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) 19-25.05.2012

Bavaria tunelo


La plej longa bavaria tunelo traborita

En aŭgusto 2011 estis finita borado de la plej longa fervoja tunelo en Bavario. Kun 3756 metroj la tunelkonstruado kostos 140 milionojn da eŭroj. Temas pri la plej longa el entute ok tuneloj sur nova grandrapida linio kunliganta la urbojn Halle, Erfurt kaj Ebensfeld. La linio mem estas parto de koridoro, konstruata inter Berlino kaj Nurenbergo, en valoro 10 miliardoj da eŭroj. Post finkonstruo de la koridoro la totala veturtempo inter Berlino kaj Nurenbergo estos reduktita de 4 horoj kaj 55 minutoj al 2 horoj 40 minutoj, kaj veturo inter Berlino kaj Munkeno povos daŭri 4 horojn kompare al nunaj 6 horoj kaj 15 minutoj.

IFK © 2011 LA-Arts