Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) 19-25.05.2012

Kulturaj programoj


Jen kelkaj gravaj kulturaj eventoj, artistoj, prezentantoj, kiuj amuzos vin dum la 64a IFK:

Alfons Hoffman, tenorvoĉa kantisto el Herzberg am Harz, Germanio
Ekde jardekoj li ofte kantis en Esperanto dum gravaj renkontiĝoj, konferencoj, kongresoj organiztaj de la loka Esperanto-klubo EGS kaj Interkultura Centro Herzberg. Kun granda sukceso li kantis ekz. dum la Jubilea Kongreso de GEA en Braunschweig (2006) kaj dum la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Herzberg (2009). Jen la elektitaj titoloj por la IFEF-kongreso:

1. W.A. Mozart: Don Giovanni - De sia paco
2. Otto Nicolai: La gajaj virinoj de Windsor - Kantas en la bosk' alaŭd'
3. Popolkanto: Nek fajro, nek la karb'
4. Popolkanto: Ho, dolorigas min


Ralph Glomp (Germanio) - 23.05.2012, merkredo, 20:30-21:30

La konata Esperanto-kantisto el Hamburgo, prezentas sian ŝlagro-ĉielon kun multe da muziko kaj humuro.
Dum lia spektaklo li analizas la ofte en kantoj uzitan temon: kunekzistado de viro kaj virino.
Kompaktdiskoj de Ralph Glomp haveblaj ĉe libroservoj tutmonde (kaj dum la 64a IFK) estas "ĵus per kares'", "Nokto iĝas Tag'", "...dum kristnaska tempo" kaj "Komune".

Li jam kelkfoje kun granda sukceso kantis en Herzberg, ekz. en la Eŭropa Esperanto-Kongreso en 2009, kaj kontribuis al la programo de la 'Festo en la parko' en 2011.

 


Manŭel (Emanuele Rovere) (Italio) - 24.05.2012, ĵaŭdo 20:00-22:00  
Manŭel, eksa elektroteknika inĝeniero kaj de nelonge emerito, esperantiĝis en la aŭtuno 1985a kaj rapide komencis aktivegi por Esperanto en sia urba E-oĝGrupo " Nova Espero Friulujo " kaj iĝis estrarano de Itala E-o Federacio.
Akorde kun sia konvinko, ke eblas konstrui pacan, solidaran, fratecan mondan familion, li trovis en E-o trafegan helpilon por atingi tiun celon sed, post 5 jaroj, pro tro multaj seniluziigoj, li forlasis la esperantan movadon, tamen ne forgesante la belan revon, kiu atende restis en engulo de lia koro.

Ekde sia infanaĝo li amis muzikon kaj kantadon, mem lernis ludi gitaron kaj basgitaron kaj aniĝis al pluraj amatoraj, bonkvalitaj ensembloj ĝis kiam, antaŭ trideko da jaroj, li ricevis operacion ĉe la voĉaj kordoj, sekve de kio li ne plu povis kanti.
Antaŭ du jaroj, post la emeritiĝo, li revenis al Esperanto kaj brile superis la C1 ekzamenon. Li ektradukis esperanten, adaptis poemojn kaj kantojn, rekomencis ludeti gitaron kaj provi kantadon, spite al la kontraŭindikoj de kuracistoj.
Pri sia voĉo li asertas "ĝi estas nur pala ombro de tiu, kiu estis antaŭ la operacio". Malgraŭ tio kaj, kvankam li modeste klarigas, ke li estas nur muzikamatoro, lastan jaron li mirigis la esperantistaron per siaj muzikaj, lirikaj kaj teknikaj kapabloj, prezentante la albumon "Duonvoĉe... tutkore ", kiu, preskaŭ sen reklamo kaj apogo de la e-istaj Organizoj, akiris jam plurajn favorajn recenzojn kaj la ŝaton de multegaj samideanoj.
En la muzika E-o panoramo, li distingiĝas pro esprimopleno de la tekstoj kaj perfekta prononco, kio jam farigis tiun albumon kvazaŭ ekzemplo de " bona lingvo ".

Lastan jaron, post la eldono de la KD, li komencis longan vicon da sukcesaj koncertoj ( en Italujo, Kroatujo, Pollando, Francujo ) kaj povis prezenti 2 kantojn dum la UK en Kopenhago. Gravan rolon li plenumis dum la Itala Kongreso en Torino, kie li koncertis kaj prizorgis la tutan serion de la muzikaj eventoj. Ĉi-jare, li enkalendarigis longan serion da koncertoj, kies repertuaro riĉiĝos dank' al la jam preta, nova albumo " Ĉu plu ekzistas Amo ? ".

Lia kocerta repertuaro estas tiu de la KD "Duonvoĉe... tutkore" al kiu aldoniĝos tiu de la nova KD, kies titolo estos "Ĉu plu ekzistas Amo?" kaj, kiun konsistigos 11 kantoj; plue, li prezentos novan, "gajan kanton" akompanatan de filmeto pri sia kato (la kelkaj, kiuj ĝin vidis, diras, ke ĝi estas tre amuza).


Harzklub Pöhlde (Germanio) - 20.05.2012, dimanĉo, 20:00-22:00
Folklora grupo el Pöhlde, vilaĝo apartenanta al Herzberg am Harz. Ili ludas tipan Harz-montaran muzikon kaj prezentas dancojn en tradiciaj kostumoj. La grupo enhavas diversaĝajn membrojn, kiuj harmonie kunlaboras. La specialaĵo de la prezentadoj estas uzo de vilaĝaj, arbaraj metiiloj, laboriloj kiel muzikiloj. La ĉ. 2-hora programo enhavas paŭzon kaj instigas la publikon al kunagado. Ili planas ankaŭ rakonti - kun Esperanto-traduko - pri la grupo, pri la muziko kaj dancoj. Ne la unuan fojon ili ludos antaŭ Esperanto-publiko: en la Eŭropa Esperanto-Kongreso en 2009 ili rikoltis multe da aplaŭdo.


Fervojista Virĥoro Hanovro (Germanio) - 20.05.2012, dimanĉo, 10:00-12:00 kaj 16:00-17:00
La ĥoro estis fondata kiel „Fervojista Kantotablo Hanovro” de bagaĝservistoj en ĉefstacio Hanovro en majo 1897. Danke de kantadaj sukcesoj, la ĥoro povis pliigi sian membronombron per aliĝo de kantistoj el aliaj deĵorejoj. Komence de unua mondmilito la ĥoro okupis elstaran lokon en aro de hanovraj kantkluboj. Kiam en 1937 Karl-Heinz Sander transprenis muzikan ĥorgvidadon, jam estis okazinta nomŝanĝo al „Regnofervoja Virĥoro Hanovro de 1897”.
La klubflago, la notoj kaj ĉiuj skribaĵoj estiĝis militperdoj, ĉar ili forbrulis sekve de bombado sur Hanovron. Post la milito okazis revigligo de la ĥoro kun 34 kantistoj. En decembro 1948 „Fervojista Virĥoro Hanovro” prezentis sian unuan koncerton en la Beethoven-salonego de la urbohalo Hanovro.
La nuna ĥorestro Petr Chrastina festos ĉi jare sian 25-jaran jubileon kiel ĥorgvidanto ĉe ni. La prezentiĝon en Herzberg transprenos anstataŭ li la kantopatro kaj vic-ĥorestro Hermann Vornholt. La nuna prezidanto de la ĥoro estas ekde 1985 Wilhelm Kuhne.
La koruso kantos antaŭtagmeze dum la solena malfermo de la kongreso en la Meza Lernejo kaj dum la inaŭguro de Esperanto-placo kaj Joachim Gießner strato antaŭ la stacidomo.


Uniformparado - 20.05.2012, dimanĉo, 12:15-03:30
Membroj de la BSW Libertempa Grupo: Historia Fervojista Uniformgrupo el Minden (BSWFreizeitgruppe Historische-Eisenbahn-Uniform-Gruppe Minden) estos unu el la prezentantoj de belaj fervojistaj uniformoj. Urbo Herzberg kun LKK preparas por la kongrespartoprenantoj kaj por la urba loĝantaro en Herzberg unikan eventon: naciaj delegitoj al la kongreso marŝos kun naciaj flagoj, kongresanoj en fervojistaj uniformoj prezentos sian vestaĵon kaj la Tambur-grupo de Herzberg akompanos la marŝantojn surstrate ĝis la ĉefplaco, kie okazos la parado.


Filmprezentado - 22.05.2012, mardo, 20:30-22:00
Esperantlingve estos prezentata impona filmo pri la historio de la Germanaj Fervojoj kaj grandparte ankaŭ pri la historio de Germanio.


Internacia balo - 21.05.2012, lundo, 19:00-24:00
La kongresanoj povos ĝui agrablan vesperon kun dancado kaj muziko. Pri la bonetoso zorgos la entuziasmaj muzikistoj "Silverbirds" (Arĝentaj Birdoj) el Bad Lauterberg.
 

IFK © 2011 LA-Arts