Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
64-a Internacia Fervojista Kongreso (IFK) 19-25.05.2012

Ekskursoj


Dum la kongreso vi povos konatiĝi kun la vidindaĵoj de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, viziti belegajn lokojn, famajn urbojn de la Harz-regiono.
Jen la ekskurso-ofertoj (kun la kongresaj kodoj):

Ekskurso D1: Urborigardado kun ĉiĉeronado en la Esperanto-urbo (dimanĉo, 20.05.2012, 14:30-06:00) 
Ekskurso D2-G: Duontaga ekskurso al Göttingen per trajno (mardo, 22.05.2012, 14:00-17:00)
Ekskurso D2-S: Duontaga ekskurso al Scharzfeld per buso, aŭtoj kaj piede (mardo, 22.05.2012, 14:00-17:00)
Ekskurso D3-G: Duontaga ekskurso al Goslar per buso (ĵaŭdo, 24.05.2012, 14:00-18:00)
Ekskurso T1: Tuttaga ekskurso al Ilfeld, Wernigerode per etŝpura trajno kaj buso (merkredo, 23.05.2012, 9:00-22:00)


Herzberg am Harz kaj la Harz-montaro
Iom da historio
La unuaj esperantistoj en Herzberg jam estis pruveblaj en marto 1910. Esperanto-agado, Esperanto-instruado ekde jardekoj okazadas en tiu urbo dank’ al aktivaj lokaj Esperanto-amikoj. La 11an de julio 2006 la urbokonsilantaro unuanime voĉdonis por tiu ĉi nova oficiala kromnomo. Tio estas samtempe bonŝanco kaj defio por la tuta Esperanto-movado. Nenie en la mondo ekzistas pli da ofertoj kaj servoj je favoro de Esperanto, Esperanto-parolantoj ol ĉi tie, en la urbo de la 64a-Internacia Fervojista Kongreso (IFK).

Iom da geografio
La kongresurbo troviĝas je la suda rando de la mezmontaro Harz, meze en Germanio. Ĝis la falo de la „fera kurteno“ tiu ĉi bela turisma regiono estis dividita en du partojn (Federacia Respubliko Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko). Intertempe ĝi fariĝis komuna regiono kaj la juna generacio apenaŭ memoras pri la pasinteco.

La Harz-montaro plenplenas je diverstipaj turismaj allogaĵoj. Por listigi ĉiujn ekskurs- kaj vojaĝcelojn kaj oferti por vi la belajn urbetojn en kaj ĉirkaŭ la Harz-montaro ne sufiĉus broŝuro, ni devus eldoni specialan libron.

Jam Johann Wolfgang von Goethe eltrovis kaj laŭdis, ke la Harz estas la plej bela kaj plej variaspekta regiono en Eŭropo. Heinrich Heine kaj la dana fabelpoeto Hans Christian Andersen same amis la Harz. "La Harz-vojaĝo“ de Heinrich Heine apartenas al la konataj verkoj de la mondliteraturo.

Se la kongresaj tagoj ne sufiĉos, vi povos veni pli frue aŭ resti pli longe por ekskursado. La regiono indas je vizito!




 

IFK © 2011 LA-Arts