Ekskurso D2-G
Reen al Ekskursoj
EKSKURSO D2-G – Duontaga ekskurso al Göttingen, per trajno (mardo, 22.05.2012, 14:00-17:00)
Göttingen
Nur kelkcent metrojn for de la stacidomo troviĝas la bela urbocentro de Göttingen. La grandurbo Göttingen situas ĉ. 40 km sude de Herzberg am Harz. Per trajno oni atingas ĝin post ĉ. 40 minutoj.
Ĝis la jaro 1938 la universitato Göttingen estis la plej konata en la mondo. Multaj famaj profesoroj kaj sciencistoj laboris tie. La universitato dum longa tempo apartenis al la reĝodomo Hanovro. Vi vidas en la urbo la grandan „Auditorium Maximum“ de la universitato kaj kelkajn imponajn historiajn universitatajn fakultatkonstruaĵojn.
Ne tro for estas la moderna kaj granda universitata tereno kun unu el la plej grandaj kaj gravaj bibliotekoj en Eŭropo. En la arkivejoj de la universitato troviĝas multaj bone konservitaj artvaloraĵoj. Nur de tempo al tempo estas ekspoziciataj kelkaj artobjektoj , ekz. historiaj pentraĵoj.
Nun la urbo estas eta metropolo kun pli ol 100.000 enloĝantoj en la suda parto de la federacia lando Malsupra Saksio. En la urbocentro estas nepre vizitenda la historia urbodomo. En la teretaĝo oni trovas grandan prezentsalonon kun blazonoj de multaj germanaj urboj. Ofte tie okazas artekspozicioj, koncertoj. En la sama etaĝo ankaŭ troviĝas la turisma oficejo. Broŝuroj en multaj lingvoj estas tie haveblaj. Kelkfoje la universitata urbo Göttingen eldonis belajn turismajn broŝurojn ankaŭ en Esperanto.
En la urbocentro estas kelkaj interesaj butikstratoj, ekz. la „Weender strato“. Ankaŭ fama sukeraĵisto allogas gastojn. Multaj trabfakaj domoj ĝojigas la okulojn de la rigardantoj.
En la urbomezo troviĝas ankaŭ la botanika ĝardeno, en ĝi vitrodomoj kun raraj ekzotikaj plantoj. Inter la belaj floroj kaj plantoj oni trovas trankvilon kaj ripozon.
Historiaj preĝejoj, kiel la „Albani-Kirche“ invitas vizitantojn. Ankaŭ eblas rondpromeni ĉirkaŭ la urbocentro sur la „Wall“ (kvazaŭ altigita ter-protektmuro).
En la urba muzeo vi povas rigardi multajn historiajn objektojn kaj fotojn.
|